![]() |
| inside the garden suite / en la ĝardena ĉambro |
lunde la 11a de julio ni veturigis aŭte Fae-n kaj Iggy-n al la Cat's Meow por prepari vojaĝi al Singapuro. ni veturis dum ĉ. 45 minutoj kaj laŭvoje Iggy fariĝis ege nervoza. tiel nervoza, ke li vomis sian matenmanĝaĵon kaj eĉ iome fekis en sia portilo. :(( ankaŭ Fae estis tre nervoza, sed kompreneble Iggy estis multoble pli pro ni adoptis lin nur 1 monato antaŭe kaj tiam li devis veturi aŭte dum 2 teruregaj (por Iggy) horoj....
![]() |
| Fae exploring the garden / Fae esploras la ĝardenon |
post ni alvenis al la kat-hotelo kaj Iggy estis purigita, aferoj pliboniĝis... iome. la ĉambro estis tre bona kaj enhavis varmigilon, tunelon, liton, kat-necesejojn kaj malgranda skatolo en kiu ili povis ilin kaŝi. la apuda ĉirkaŭfermita ĝardeno subite fariĝis ilia plej ŝatata loko.
![]() |
| watching birds & horses / rigardas birdojn k ĉevalojn |
kiam ni lasis Fae eliri ŝian portilon, ĉiom da ŝia nervozeco verŝajne fariĝis kolero. ŝi siblis kaj blekegis ĉien kaj al ĉiuj, eĉ al Iggy. :/ la posedanto de la kat-hotelo havis kelkajn katojn, kiuj libere vagis ĉie kaj kompreneble ankaŭ ili ricevis la koleron de Fae, tamen ili jam delonge alkutimiĝis al koleraj katoj.
![]() |
| Iggy made a friend? / Iggy gajnis amikon? |
Iggy estis tre saĝa kaj tuj supreniris al alta kuŝejo sur la muro de la ĝarden-palisaro por eviti la kolero de Fae. trans la piedvojo en la ĝardena ĉambro apud ili estis babilema Birma(?) kato kun kiu Iggy verŝajne ŝatis.
![]() |
| blankets are Iggy's BFF / Iggy amegegas tapiŝojn |
ni restis kun ili dum ĉ. 30 minutoj kaj provadis trankviligi ilin kaj helpi ilin alkultimiĝi al la ĉambro. Iggy trembladis (mi supozas ke li tion faris plurkiale), do ni donis al li multe da atento kaj amo + surmetis sur li tapiŝon, kiun ni portis el la domo ĉar li ĝin amas.
![]() |
| trying to calm Fae down / provas trankviligi Fae-n |
ni ankaŭ provis trankviligi Fae-n, sed tio estis ege malfacila kaj plejparte nesukcesa. almenaŭ estis multe da aferoj por ŝi distri, ekz. ĉevaloj vagantaj en la apudaj kampoj, birdoj, kreskaĵoj, ktp. sed, bedaŭrinde, ŝi trovis la manĝaĵ-bovlon........ ili ricevis ĉiam bovlon plenan da seka "bonkvalita" manĝaĵo kaj Fae tuj manĝadis kaj manĝadis ĝin, tute kutima afero por manĝegema DevonRekso. sendube la meznomo de ĉiu DevonRekso estu "Manĝegemo". ĉu vi povas imagi, kiom pli peza Fae fariĝis???
![]() |
| OMNOMNOMNOMNOM xInfinity / manĝadadadadADas |
bedaŭrinde ni devis forlasi Fae-n k Iggy-n ĉe la kat-hotelo. :( ni petis atingon al la interreta kamero, kiu estis instalita en ilia ĉambro, sed bedaŭrinde tiam ĝi ne funkciis. dum la tuta vojaĝo ni zorgis pri ili, sed ni estis feliĉaj ĉar ili restis en bona loko. morgaŭ mi afiŝos fotojn de kiam ili finfine revenis hejmen!







